Vorto: energia
-
Posedanta energion.
nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne sufiĉe energian policestron
la vorto de Dio estas viva kaj energia
Egipto prosperis, dum la unuigita popolo, energiaj reĝoj kaj saĝaj pastroj kunlaboris
li havis noblan kaj energian karakteron
homo matura, energia kaj sperta
energiaj batalantoj
energia propagandisto de nia afero
energia kaj sindona dudek-jara laborado
-
Forte impresanta, drasta.
energia esprimo
la ostaj manoj akompanis la frazojn per energiaj gestoj
kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon
la muziko fariĝis pli energia kaj la dancoj iris en pli viva takto
En aliaj lingvoj
- La belorusa: энэргетычны
- La ĉeĥa: energický, průbojný, pádný, rozhodný, rázný, řízný
- La franca: énergique
- La germana: energetisch
- La hungara: energikus, dinamikus
- La pola: energiczny
- La rusa: энергичный
- La slovaka: energický, rozhodný, rázny
- La belorusa: энэргічны
- La germana: energisch