Vorto: enŝovi
-
(transitiva) Enigi ŝovante.
li enŝovis kelkajn paperojn en la poŝon
Klaro deŝiris unu kaj enŝovis ĝin inter siajn nigrajn harojn
li deŝiris unu rozon kaj enŝovis ĝin sur la ĉapelon
li profunde enŝovis sian mentonon en la litkovrilon, kaj ŝajnis al li, ke li havas longan barbon
la maljuna lavistino enŝovis la kapon tra la pordo
li enŝovis la branĉon en la molan teron
-
(transitiva) Delikate, trude aŭ kaŝe meti.
enŝovi la kapon en sablon
tute ne laboras, sed en ĉies aferojn sin enŝovas
la aŭtoro sukcesis jam en la nuran titolon enŝovi 6 nulojn
mi lerte, anstataŭ ducent rubloj, enŝovis al li kvarcent
estas necese enŝovi en nian propagandon praktikan spiriton
En aliaj lingvoj
- La belorusa: усоўваць, засоўваць
- La franca: glisser (dans)
- La germana: hinein schieben, eindrücken
- La hispana: resbalar (dentro)
- La hungara: betol, becsúsztat, bedug
- La itala: introdurre (insinuare), insinuare (mettere), intrufolare, immettere, ficcare, cacciare (mettere dentro)
- La nederlanda: instoppen
- La rusa: всовывать, всунуть, вдвигать, вдвинуть