Vorto: en
-
Prepozicio; uzate kun nominativo, indikas fizikan aŭ abstraktan lokon, staton aŭ cirkonstancon, kie io estas.
a. (Kun nominativo:) Indikas la lokon, interne de kiu io aŭ iu estas, kie io okazas.
mia onklo loĝas en Berlino
mi sentas min sana kiel fiŝo en akvo
mia koro tremas en mi
en malproksimeco oni ekvidis bluajn montojn
la infano kuris en la korto
la suno rebrilas en la klara akvo
mia amo restas ĉiam en la limoj de la infana devo
en la lingvo Esperanto ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo
en tiu propono kuŝas la solvo de la problemo
b. (Kun nominativo:) Indikas la tempoparton, ene de kiu okazas (aŭ okazis, aŭ okazos) la ago.
mi parolos al vi en tempo pli oportuna
en la tago, kiam mi unue ekvidis ŝin, mi ŝin ekamis
en la venonta jaro, mi vizitos Germanujon
c. (Kun nominativo:) Indikas kiom da tempo daŭris aŭ daŭros la ago ĝis sia plena plenumiĝo.
Mi povas detrui la sanktejon de Dio, kaj rekonstrui ĝin en la daŭro de tri tagoj
en unu vespero, mi ĉion verkis; 3:6
en la daŭro de unu monato aŭ du mi trovus la vojojn en Labirinto
ĉ. (Kun nominativo:) Indikas la staton de objekto.
danĝere estas lasi lin plu en tia libereco
la forto grandiĝas en premateco
mi vagis en granda mizero
ili estis en granda nombro
lernigu la manieron, en kiu oni devas vivi inter ĝentilaj personoj
paroli en alia maniero
kien vi iras en tia izoleco?
en granda kolero
en konsento
en akompano kun iu
mia pulso en takto batas
en longaj girlandoj pendis mirindaj kreskaĵoj
puntoj kaj bantrozetoj kuniĝis en mirinda bonordigita senordeco
d. (Kun nominativo:) Indikas cirkonstancon karakterizantan la agon.
li kuris malsupren en (per) kelkaj saltoj
vi manĝos vian panon en (ĉe) la ŝvito de via frunto
en liaj okuloj
disflugiĝi kiel polvo en vento
morti en turmentoj
en la nomo de
ŝiaj haroj estis kunvolvitaj en pezaj plektoj
-
Prepozicio; uzate kun akuzativo, indikas direkton per finpunkto, t.e. fizikan aŭ abstraktan lokon, situacion aŭ staton, internen de kiu io aŭ iu moviĝas, celas, strebas, evoluas.
a. (Kun akuzativo:) Indikas lokon, en kiu situas la celo aŭ finpunkto.
la birdo flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas nun en ĝin)
iri en teatron
«Vi devas nepre veturi en banlokon!» diris la ombro
la infano kuris en la korton
morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon)
eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas
meti ion en sian poŝon
ĵeti en sakon
sablero falis en mian okulon
skribi en libron
mi malfermas la pordon en la dormoĉambron
b. (Kun akuzativo:) Indikas la finan staton, situacion kaj tiel plu de evoluo, aliiĝo, ŝanĝo.
fendi ŝtipon en du partojn
li rompis la vazon en pecetojn
la fumo longiĝis en mirindajn fantomojn
kunpremi la manon en pugnon
traduki libron en alian lingvon
la lando estis dividata en naŭ provincojn
miloj da voĉoj kunfandiĝis en grandegan harmonion
la glacio forgutis en brilajn larmojn
la milito kondukis multajn en mizeron
lia malkaŝemeco aliformiĝis en arogantecon
En aliaj lingvoj
- La angla: in
- La ĉeĥa: do, na, v, ve
- La germana: in, im
- La hebrea: ב-
- La hispana: en
- La kataluna: a
- La okcitana: a
- La pola: w
- La portugala: em, dentro de
- La rusa: в
- La slovaka: na, vo, za
- a. La hebrea: בתוך
- b. La rusa: за
- La angla: into
- La pola: w
- La slovaka: do
- a. La hebrea: לתוך
- b. La hebrea: ל-