Vorto: emi

  1. Esti inklina al iu agmaniero, havi tendencon evolui kiel indikite.

    • mi estis laca kaj emis dormi

    • la amo emas ne paroli

    • germanoj emas diri «ŝtrato» anstataŭ «strato», «ŝporto» anstataŭ «sporto», kaj tiel plu

    • okazas, ke oni ricevas novaĵon, al kiu oni emas tuj akre reagi

    • la historio emas ripeti sin, ĉu en la antikva romia epoko, ĉu en la 16a jarcento, ĉu en la 21a

    • tutaj grupoj de specioj emas produkti malfekundajn hibridojn

    • ŝtatoficistoj emas senti, ke ilia intereso en ties funkcioj kiel civitanoj estas tiel malgranda, ke ĝi estas nekonsiderinda

    • ĉe eventuala perturbo la procezo emas malstabiliĝi

    • la merkato emas egaligi la ŝancojn

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: схіляцца, быць схільным, мець схільнасьць, імкнуцца
    • La ĉeĥa: mít chuť, mít náchylnost, mít rád, mít sklon
    • La franca: avoir envie (de), pencher (pour)
    • La germana: mögen, wollen, begierig sein auf, Lust haben
    • La hispana: tener muchas ganas de (desear), tender a, tener inclinación a
    • La hungara: hajlik, hajlandó, hajlamos (vmire)
    • La pola: być skłonnym (do czegoś), być chętnym (do czegoś), być skorym (do czegoś.) (przest.), być zamiłowanym (w czymś)
    • La rusa: быть склонным
    • La slovaka: mať chuť, rád robiť