Vorto: embusko
-
Sinkaŝado por surprize ataki malamikon.
fari embuskon
plifortigu la gardistaron, starigu observistojn, pretigu embuskon
li feliĉe evitis ĉiujn embuskojn kontraŭ sia sukceso
-
Embuskejo.
la afero aspektis, kvazaŭ li volas konduki ilin en embuskon
Abimeleĥ, kaj la popolo, kiu estis kun li, leviĝis el la embusko
li estas por mi kiel urso en embusko, kiel leono en kaŝita loko
la oficiroj antaŭvidis embuskojn en la temploj
se ni falos en embuskon
-
ĉirkaŭiri, enfalilo, insido, kaptilo.
En aliaj lingvoj
- La angla: ambush
- La belorusa: засада
- La ĉeĥa: záloha, úkryt útočníka k přepadení
- La franca: embûche (piège), embuscade, guet-apens
- La germana: Hinterhalt
- La hispana: emboscada
- La itala: imbosco, nascondiglio
- La persa: کمین, کمینگاه
- La pola: zasadzka, czaty
- La portugala: emboscada, tocaia, cilada
- La rusa: засада
- La slovaka: nástraha, číhanie zo zálohy