Vorto: embrio

  1. Unua formiĝo de vivanta estaĵo en la utero de la patrino, kiam ekaperas la unuaj organoj.

    • mian embrion vidis Viaj okuloj, kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj, kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis

    • toksoplasmoj prezentas danĝeron por embrioj kaj novnaskitoj

    • ĉu la homa embrio estas jam individua vivo kaj, do, jam persono, aŭ ĉu ĝi ankoraŭ ne atingas la homan nivelon pro kio licas, morale kaj leĝe, ĝin manipuladi

    • ĉe infektitaj gravedulinoj la viruso de rubeolo trairas la placenton, kaj ekzistas risko, ke ĝi trafas la embrion, kaŭzante al tiu diversajn difektojn al la sistemoj kardiovaskula

  2. Komenca kruda skizo de ideo, teorio, projekto.

    • li fondis societon, kiu estis la embrio de la nuna Itala Vegetarana Asocio

En aliaj lingvoj

    • La angla: embryo
    • La belorusa: эмбрыён, зародак
    • La bulgara: ембрион
    • La ĉeĥa: embryo, zárodek na počátku vývoje (do 2 měsíců)
    • La franca: embryon
    • La germana: Embryo
    • La hispana: embrión
    • La hungara: embrió
    • La persa: رویان
    • La pola: embrion, zarodek
    • La portugala: embrião
    • La rusa: эмбрион, зародыш, зачаток
    • La slovaka: zárodok
    • La sveda: embryo
    • La germana: Keim, Anfang, Anfangsstadium, Embryionalstadium
    • La hungara: kezdete, csírája
    • La pola: zarodek
    • La portugala: embrião