Vorto: embaraso
-
Ĝeno al la movoj, al la agado, kaŭzita de materiaj malhelpoj.
embaraso de strato, de veturiloj, de stomako
-
Situacio, el kiu oni ne povas facile eliri, ŝanceliĝo en decido.
esti en granda mona embaraso
embaraso de riĉeco
eltiri iun el embaraso
por forigi ĉiujn embarasojn, uzu nur la lastan formon
ĉiuj rimarkis lian embarason
senfina embaraso montriĝis en ĉiuj liaj trajtoj
la embarasoj de la ŝtato
-
bari, impliki, obstrukco, senelira, ŝtopi.
En aliaj lingvoj
- La angla: difficulty, complication, perplexity
- La belorusa: перашкода, цяжкасьць
- La ĉeĥa: rozpaky
- La franca: embarras, encombrement, gêne, souci, tracas
- La germana: Enge, Not, Verlegenheit, Problem
- La hispana: dificultad, complicación
- La hungara: zavar, akadály
- La pola: blokada, korek (uliczny)
- La portugala: embaraço, perplexidade, aperto, estorvo, óbice
- La rusa: затруднение, помеха, загвоздка
- La slovaka: pomykov, prekážka, rozpaky
- La angla: embarrassment
- La hispana: embrollo
- La hungara: zavar(odottság), baj, nehézség, kellemetlenség
- La pola: ambaras, kłopot, opały, tarapty