Vorto: elteni
-
(transitiva) Rezisti antaŭ atako, malfacilaĵoj; pacience toleri.
trinkis tiom, kiom ili nur povis elteni — eble eĉ iom pli multe
ŝi tuj malligis la vestojn ĉar alie ŝi ne povus elteni la varmegon
mi ne povis elteni la malvarmon kaj la timegon
lingvo, kiu eltenis la provon dum dudek kvin jaroj, ne bezonas jam timi
elteni la malfeliĉon, la suferon
la nacioj ne povas elteni la indignon de la Eternulo
Esperanto jam eltenis la elprovon de l' uzado
ne povi elteni la komparon kun...
lia edzino ne eltenis kun li, kaj petis pri eksedziĝo
eltenebla mizero
neeltenebla doloro
mareltena ŝipo
fajreltena kesto
En aliaj lingvoj
- La angla: bear, stand
- La belorusa: вытрымліваць, выносіць, трываць, вытрываць, стрываць
- La ĉeĥa: nepovolit, přestát, strpět, vydržet
- La franca: supporter (endurer), endurer, tolérer (endurer)
- La germana: aushalten, ertragen
- La hispana: soportar (resistir), resistir, tolerar (aguantar), aguantar
- La hungara: kibír, elvisel, kitart
- La itala: sopportare
- La nederlanda: uithouden, verdragen, uitstaan
- La pola: wytrzymywać, przetrzymać, ścierpieć, znosić (trudności, przeciwności)
- La rusa: терпеть, выносить, вынести, выдерживать, выдержать, выстоять
- La slovaka: vydržať, znášať