Vorto: elpaŝi
-
(netransitiva) Eliri el la vico, antaŭeniri.
kvar soldatoj elpaŝis
-
(netransitiva) Iniciati iun interrompantan diron aŭ faron.
kiam la avino rakontis historion, li ĉiam elpaŝadis kun ia «sed»
li sciigis min, ke, se mi ne elpaŝos kun radikalaj reformoj, li ĉesos eldonadi la gazeton
-
(netransitiva) Publike iniciati aŭ deklari.
malkuraĝe elpaŝi
Z devis promesi al sia patro, ke li almenaŭ ne elpaŝos publike kun sia laboro, antaŭ ol li finos la studadon en la universitato
la deputito elpaŝis kontraŭ militismo
la pastroj elpaŝis kontraŭ la dancoj
la ŝtato elpaŝas en la ekposedo de l' produktrimedoj
tiu panegiro ne estas deklamado nek polemika ekpaŝo
ĉu efektive ekzistis homoj, kiuj elpaŝadis kontraŭ la pioniroj de tiu ideo kun tiaj sensencaj kontraŭparoloj?
-
eliri
En aliaj lingvoj
- La belorusa: выйсьці, выступіць
- La franca: prendre une initiative
- La hungara: kilép
- La nederlanda: naar buiten treden
- La rusa: выйти (из ряда)
- La hungara: előáll (vmivel)
- La nederlanda: tussenbeide komen
- La hungara: fellép, kiáll, síkraszáll
- La nederlanda: optreden
- La rusa: выступить, выступать