Vorto: elkovi
-
(transitiva) Elovigi, elŝeligi idojn post sufiĉa kovado.
oni konsiliĝis kun la hirundo, kiu vidis multe da landoj, kaj kun la maljuna korta kokino, kiu kvin fojojn elkovis kokidojn
-
(transitiva) (figure) Ekaperigi, naski.
elkovas novajn planojn
libereco elkovas grandajn entreprenojn
En aliaj lingvoj
- La angla: hatch out
- La ĉeĥa: vypiplat (dítě), vysedět (mláďata)
- La franca: faire éclore, accoucher (d'une idée)
- La germana: ausbrüten
- La hungara: kikölt
- La pola: wykluwać
- La rusa: высидеть (птенцов)
- La slovaka: vyliahnuť, vysedieť, zrodiť
- La angla: give birth to, give rise to
- La germana: gebären
- La hungara: szül (kitervel), kifőz
- La rusa: произвести на свет