Vorto: eliri
-
Iri eksteren el iu loko.
eliri el la ĉambro
eliri renkonte al iu
eliri el veturilo
oni eliris la ĝardenon
el la kaldrono eliras vaporo
la ĉambro, la fenestro eliras sur korton, sur parkon, sur straton
el la ĉefa konstruo eliras du aloj
la glavoj eliris el la ingoj
kiu rabi eliras, ofte nuda revenas
de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto
vi memoru dum la tuta tempo de via vivo la tagon de via eliro el la lando Egipta
nur por tromplogi vin li venis, kaj por ekkoni ĉiujn viajn elirojn kaj enirojn, kaj por ekscii ĉion, kion vi faras
la strato finiĝas per senelirejo
elirante el tiu principo, oni konkludas, ke...
oni ne vidas eliron el tiu mizero
tiu situacio estas vere senelira
Eliro
-
Aperi publike, elpaŝi 3, fari publikan paŝon.
la unua libro eliris en lingvo rusa
mi estis ankoraŭ tro juna por eliri publike kun mia laboro
unu cirkonstanco igis min prokrasti mian publikan eliron kun la lingvo
En aliaj lingvoj
- La araba: خَرَجَ -ُ خُرُوجًا
- La franca: sortir, donner (sur)
- La germana: nach draußen gehen, herausgehen
- La hispana: salir, apear
- La hungara: kimegy, kiindul
- La nederlanda: verlaten
- La pola: wychodzić
- La portugala: sair
- La rusa: выйти
- La franca: sortir (être publié), rendre public, annoncer
- La germana: nach außen gehen, sich zeigen
- La hispana: salir, publicar, aparecer
- La hungara: megjelenik