Vorto: eligi
-
Elirigi, elĵeti, ellasi.
eligi fajreron el ŝtono
eligi kortuŝajn sonojn el sia violono
karboj eligis ĉirkaŭen agrablan varmon
la alumeto eligis varman helan flamon
eligi surprizokrion
-
Elkomputiligi datumojn.
moderna persona komputilo povas eligi po 1 miliardo ĉenojn je sekundo
-
En la Triunuo, rilato de la Patro (kaj, ĉe la romkatolikoj, de la Filo) al la Sankta Spirito.
la Filo estas generita de la Patro, dum la Spiro estas eterne eligata el tiu tra la Filo
Rimarko: Tiu vorto respondas al la tradicio de la kristanismo okcidenta. La tradicio orienta uzas alian terminon, deveni, kiu estas uzata en la respondaj tekstoj; la malsama senco de tiuj terminoj kreis multajn miskomprenojn en la eklezia historio.
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: vyjmout, vyloučit, vyndat, vypudit, vytknout, vytáhnout z vnitřku, vyřadit
- La franca: produire, tirer (qc/qn hors de), sortir (tr.)
- La hebrea: להוציא, לפלוט
- La hispana: expulsar, dar
- La pola: wyciągać, wydobywać, wyłaniać, wypuszczać, rugować, wytegować (pot.)
- La slovaka: uvoľňovať, vylučovať, vyvíjať
- La angla: to output
- La franca: sortir (des données, info.)
- La germana: ausgeben
- La hebrea: לפלוט
- La hispana: generar (datos, información)
- La pola: wyciągać (dane), zgrywać (dane)
- La rusa: вывести (данные)