Vorto: elemento

  1. Baza parto aŭ substanco de tutaĵo.

    • la elementoj de elektra pilo

    • la intelektaj elementoj de la socio

    • en la landon alfluis fremdaj elementoj

    • tiu rezono enhavas en si elementon de necerteco

    • a. Ĉiu el la bazaj ioj (substancoj, fenomenoj), el kiuj, laŭ kredo de la antikvuloj, konsistas aŭ estas farita la universo.

      • grekaj filozofoj konis kvar elementojn: aeron, fajron, akvon kaj teron

      • la ĉina medicino klasifikas ĉiujn aferojn laŭ la kvin elementoj – metalo, akvo, ligno, fajro kaj tero

    • b. Natura medio kiun konsistigas tia elemento

      • en tiu tago la ĉielo forpasos kun muĝa bruego, kaj la elementoj brulante solviĝos, kaj la tero kaj la faritaĵoj en ĝi forbrulos

      • li estas en sia elemento kiam li parolas pri sociologio

    • c. La materia parto de natura fenomeno (ventego, inundo, tertremo, erupcio kaj tiel plu) kiu manifestiĝas kiel nehaltigebla kaj superhoma detrua forto.

      • la ekstere furiozantaj elementoj

      • oni diras, ke ŝipo povos veturi kontraŭ la vento kaj malbonvetero, ke ĝi estos potenco kontraŭ la elementoj

    • ĉ. Substanco supozata simpla, kaj konsistanta el samsubstancaj eroj.

    • d. Ĉiu el la plej necesaj kaj plej simplaj principoj de scienco, per kiuj oni komencas la instruadon pri ĝi.

      • elementoj de fonetiko, gramatiko, fiziko

  2. Ĉiu el la objektoj apartenantaj al aro.

    • la aro signita per {a,b} enhavas du elementojn

    • la nombro π estas elemento de la aro de reeloj

  3. (de (n,p)-matrico) Termo, koeficiento.

    • (n,p)-matrico enhavas np elementojn

    • ĉiuj elementoj de nulmatrico egalas al 0

    • Rimarko: Tiu internacia termino troviĝas ankaŭ en. Estas la sama problemo kun ĝi, kiel estas kun «vico», «opo», «familio» aŭ «polinomo»: la naciaj lingvoj uzas preskaŭ indiferente, sed nekohere inter si, terminojn de la tipo «termo», «elemento», «koeficiento», «membro» ks. «Elemento» estas aparte malbonvena pro ĝia kolizio kun la arteoria senco, des pli ke gravas ne konfuzi opon aŭ matricon kun aro. «Termo» ne plaĉas al la ĝerman- kaj slav-lingvanoj pro ĝia troa ligiteco kun adicio, same kiel aliajn ŝokus «faktoro», dum ili facilanime akceptas «koeficiento». Tamen ĉi-lasta ĝuste ŝokas, kiam ne plu klare aperas, al kiu grando, ĝi multiplike aplikiĝas (do uzi ĝin por matrico implicite resendas al «matrico de lineara ekvaciaro», kio estas nur unu aplikkampo de matricoj). «Membro», «ano» aŭ eĉ «ero», povus esti solvoj al tiu problemo, sed ŝajne ne estas uzataj.

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: živel, dílec, element, prvek
    • La franca: élément
    • La germana: Element
    • La hispana: elemento
    • La hungara: elem
    • La nederlanda: element
    • La portugala: elemento
    • La slovaka: prvok, prvotná látka, prírodný živel
        • a. La belorusa: элемэнт, стыхія
        •     La pola: pierwiastek, żywioł
        •     La rusa: элемент, стихия
        • b. La belorusa: стыхія
        •     La pola: żywioł
        •     La rusa: стихия
        • c. La belorusa: стыхія
        •     La pola: żywioł
        •     La rusa: стихия
        • ĉ. La belorusa: элемэнт
        •     La germana: chemisches Element
        •     La pola: pierwiastek
        •     La portugala: elemento
        •     La rusa: элемент
        •     La turka: element
        • d. La belorusa: элемэнт, аснова, пачатак
        •     La pola: element, podstawa
        •     La portugala: elemento
        •     La rusa: основа, начаток, азы
    • La angla: element (of a set)
    • La belorusa: элемэнт
    • La franca: élément (d'un ensemble)
    • La germana: Element (einer Menge)
    • La pola: element (zbioru)
    • La portugala: elemento
    • La rusa: элемент (множества)
    • La angla: element (of a matrix), coefficient (of a matrix), entry (of a matrix)
    • La belorusa: элемэнт (матрыцы), кампанэнт (матрыцы), каэфіцыент (матрыцы)
    • La franca: élément (d'une matrice), coefficient (d'une matrice), terme (d'une matrice)
    • La germana: Element (einer Matrix), Glied (einer Matrix), Koeffizient (einer Matrix)
    • La pola: element (macierzy), współczynnik (macierzy)
    • La rusa: элемент (матрицы), компонента (матрицы)