Vorto: elasta

  1. Facile kuntiriĝanta, etendiĝanta aŭ aliformiĝanta pro prema aŭ tira forto, kaj reprenanta sian antaŭan formon, kiam tiu forto ĉesas.

    • la gasoj estas tre elastaj

    • elasta vergo, ŝelko, risorto

    • elastaj paŝoj

  2. (figure) Facile fleksebla kaj adaptebla al la cirkonstancoj.

    • la signifo de la afiksoj devas resti elasta

    • la lingvo iom post iom plielastiĝas

  3. adaptiĝi, fleksebla, malrigida

En aliaj lingvoj

    • La angla: elastic
    • La belorusa: элястычны, гнуткі, пругкі, пруткі
    • La ĉeĥa: elastický, pružný
    • La franca: élastique, compressible, souple
    • La germana: elastisch, dehnbar, verformbar, federnd, geschmeidig
    • La hispana: elástico
    • La pola: elastyczny, prężny, sprężysty, gibki
    • La portugala: elástico
    • La rusa: эластичный, гибкий, упругий
    • La slovaka: pružný
    • La germana: dehnbar, anpassbar
    • La pola: elastyczny, prężny, giętki