Vorto: elŝovi

  1. (transitiva) Ŝovante eligi ion el io.

    • elŝovi la langon

    • birdeto elŝovas la kapeton el la nesto

    • kiam ŝi estis naskanta, elŝoviĝis la mano de unu infano

    • la pintoj de la herbotrunketoj elŝoviĝis el la tero

    • unu tirkesto de la komodo estis duone elŝovita

    • ŝi per sia tuta figuro elŝoviĝis en la lumon, fluantan tra la fenestro

  2. (transitiva) (figure) Subite prezenti ion.

    • elŝovi demandon

    • kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos

    • miljaroj ne povis, minuto elŝovis

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: высоўваць, выцягваць
    • La franca: étendre (hors de), tirer (qqch de qqch)
    • La germana: zücken
    • La hispana: sacar
    • La hungara: kitol, kidug, kicsúsztat
    • La itala: porgere (tirar fuori)
    • La nederlanda: uitsteken
    • La rusa: высовывать, высунуть, выдвигать, выдвинуть
    • La hispana: mostrar