Vorto: el
-
Prepozicio montranta.
-
La limigitan spacon aŭ la objekton, de kies interno io sin movas eksteren.
mia patrino forpelis min el la domo
eliri el la urbo
flago pendis el la fenestro
depost lia reveno el Hispanujo
vi prenos edzinon por mia filo el tie
atakoj de la nomadoj el la dezerto
ni bezonas krudaĵojn el eksterlando
inter la fremduloj estis unu kantisto el nordo
ne gutas mielo el la ĉielo
li ŝtelis juvelojn el la trezorejo
tiri el kesto
ĉerpi el puto
trinki el glaso
li legis [...] el malnova historia libro
forstreki el teksto
per tio li estis iom skuita el siaj revoj
letero sendita el tre malproksime
l' animo via brilas el l' okuloj
la lipoj ridetadis el (kontrastante kun) la nigra barbo
la steloj eklumis el la klara etero
el sub la kanapo la muso kuris sub la liton
elirigi iun el sub la jugo
belaj rakontoj el trans la montoj
eliris fajro el antaŭ la Eternulo
Jehoŝeba forkondukis lin el inter la filoj de la reĝo
la Eternulo parolis el meze de la fajro
-
La antaŭan staton de io, kio ŝanĝiĝis kaj aliiĝis.
ĉiuj fariĝis el polvo kaj refariĝos polvo
ili forĝos el siaj glavoj plugilojn
veki el dormo
tiri, eliri el embaraso
eksiĝi el la servo
levi sin el mizera situacio
ŝiri el iluzio
el la neceseco oni devas fari virton
sendube via gloramo faras por vi el Danujo malliberejon
kio fariĝis el vi?
-
La abstraktan originon, la kaŭzon de sento aŭ ideo, la bazon de rezono.
rakonto el la Biblio
vortoj el la Fundamento
monumento el la antikva tempo
sciiĝi el la gazetaro
mi ne scias el kia kaŭzo...
el kaŭzo nekompleta ne povas naskiĝi sekvaĵo kompleta
tio fariĝis el simpla senhelpa neceseco kaj ne el ia lingva leĝeco
fari ion el simpla kaprico
krii el la tuta gorĝo
ami, bedaŭri el tuta koro
ni el tio vidas, konkludas, ke
el tiu reformo rezultis, ke
el la dirita regulo sekvas, ke
ili vivadis el ŝparo
li tion desegnis el la memoro
mi donos al vi pocentan profiton el la vendado
traduki el la latina lingvo
-
La aron, kies unu eron oni tiras aŭ abstraktas; la devenon de parto apartigita de la tuto.
unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi
unu el ili
la plej fortaj el ĉiuj
kelkaj el la ĉefoj
restis iom el la viando
doni al iu el sia pano
la ĉefa el la devoj estas fari malbonon al neniu
de tie oni ĝuas vidaĵon el la plej kuriozaj
tio estas la lastaĵo el nia havo
ŝi kantas plej bone el ĉiuj
el du malbonaĵoj elektu la malpli grandan
miaj kolegoj el la oficejo
ŝi timas perdi la klientaron el la honorindaj sferoj
kolektiĝis al li el la Izraelidoj granda amaso
-
La materialon, kiu konsistigas ion; la erojn de tuto.
ili ne ĉiam estas faritaj el tolo
kolzono el perloj
statuoj el marmoro
mantelo el nigra veluro
manĝo el verdaĵo
pudingo el pomoj
domo el brikoj
vesto el flanelo
tegmento el verdaj folioj
plekti kronon el asperuloj , el blankaj lilioj , el dornoj
vortaro el ĉirkaŭ mil vortoj
haremo el dek virinoj
nia urbo havas pasinton el gloro
mia ĝojo estis kovrata de malhela vualo el malgajeco
la tuta trezoro el scienco amasigita de la homaro
heredaĵo el tradicioj
miksaĵo el timo kaj respekto
aro el eminentaj personoj (da)
la verko konsistas el kvin partoj
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: z, ze
- La franca: de
- La germana: aus, aus... heraus, von (i.S.v. "aus einer größeren Anzahl")
- La hebrea: מ-
- La hispana: de
- La portugala: de, dentre
- La rusa: из
- La slovaka: z, zo
- Volapuko: se
- La pola: z, ze, od
- La pola: z, ze
- La hebrea: מתוך
- La pola: z, ze
- La hebrea: מבין
- La pola: z, ze
- La pola: z, ze