Vorto: ekzemplo
-
Aparta okazo de pli ĝenerala afero.
a. Aparta ago aŭ sinteno konsiderata kiel imiteblaĵo.
ekzemplo proponas sed ne ordonas
mian proponon mi prezentis nur kiel ekzemplon
sekvi ekzemplon
doni bonan ekzemplon de humileco
li fariĝis instrua ekzemplo en la buŝo de la saĝuloj
b. Afero prezentata kiel konfirmo por iu aserto aŭ okazo.
tiu krimo estas ekzemplo de sovaĝa krueleco, estas sen ekzemplo
c. Tekstero, kiun oni citas por konfirmi gramatikan aŭ filologian klarigon.
la utileco de vortaro kuŝas grandparte en la ekzemploj
En aliaj lingvoj
- La angla: example
- La belorusa: прыклад
- La ĉeĥa: příklad
- La franca: exemple
- La germana: Beispiel, Muster, Vorbild
- La hispana: ejemplo
- La indonezia: contoh
- La kataluna: exemple
- La nederlanda: voorbeeld
- La pola: przykład
- La portugala: exemplo
- La rumana: exemplu
- La rusa: пример
- La sveda: exempel
- La turka: örnek