Vorto: ekvacio
-
Matematika problemo, konsistanta en serĉado de inversa bildo de iu elemento a per iu bildigo; ekvacio ofte prezentiĝas sub formo de egalaĵo f(x) = a, kie x estas la serĉata nekonato (plej ofte: nombro, punkto, vektoro aŭ bildigo).
solvi ekvacion
la ekvacio x2+1 = 0 ne akceptas reelan solvon
la nombro 1verigas la ekvacion x2-1 = 0
la funkcio sinuso verigas la ekvacion x″+x = 0
kartezia, polusa ekvacio de kurbo, surfaco
algebra ekvacio , transcenda ekvacio
lineara ekvacio
En aliaj lingvoj
- La angla: equation
- La belorusa: раўнаньне, ураўненьне
- La ĉeĥa: rovnice, rovnost
- La franca: équation
- La germana: Gleichung
- La hispana: ecuación
- La hungara: egyenlet
- La pola: równanie
- La portugala: equação
- La rusa: уравнение
- La slovaka: rovnica