Vorto: ekstrema

  1. Estanta ĉe la plej malproksima fino; plej ekstera; plej fora.

    • ekstrema Oriento

    • deputito el ekstrema maldekstro

    • homo de ekstrema maljuneco

    • por veni de Eisenach ĝis la ekstrema limo de Turingio, ĝis la urbo, kiu ankoraŭ nun estas nomata Weimar

    • oni ĵetis la terbulojn sur la ĉerkon, li vidis nun ĝian ekstreman randon, kiu tuj ankaŭ malaperis sub la sekvanta ŝovelkvanto da tero

    • ŝi iris ĝis la plej ekstrema rando kaj ĵetis la ŝuojn en la ondojn

    • la plej ekstrema el ili, la dika fingro ne staris en unu vico kun ĉiuj, sed antaŭ la vico, kaj krom tio ĝi havis nur unu artikon en la dorso

    • Dio estis kun li, kaj la hejmo estis kun li ‐ ĉe la plej ekstrema maro

    • la plej ekstrema pinto de la bordo

    • ĉirkaŭ 300 000 personoj spertis teruron de komunisma reĝimo ‐ malliberejojn, ekzilon en Siberio kaj ekstrema nordo

  2. Estanta ĉe la plej alta grado.

    • mi sentas nek la ekstreman varmon, nek la ekstreman malvarmon

    • ekstrema plezuro, mildeco, lerteco

    • kun ekstrema rapideco

    • rakonto pri ekstrema amo

    • ekstremigi teorion

    • sur ilin venis la kolero ĝis ekstrema mezuro

    • post malbonaj tempoj venas bonaj, ‐ sed oni devas ilin pacience atendi, atendi nun estas la plej ekstrema tempo

    • en ekstrema okazo la mondo diros: se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona ol en Esperanto, ni tiun ĉi bagatelon enkondukos en Esperanton, kaj la afero estos finita

    • juĝisto, en sekura persona kaj profesia pozicio, nur malfacile povas kompreni la sintenon de homo, kiu agas en ekstrema zorgo pri siaj vivo kaj postvivo

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: крайні, скрайні, надзвычайны, экстрэмальны
    • La ĉeĥa: extrémní, krajní, mezní, nejkrajnější, přemrštěný
    • La franca: extrême (adj.)
    • La hispana: extremo
    • La hungara: szélső, szélsőséges, rendkívüli
    • La pola: ekstremalny, skrajny, krańcowy
    • La portugala: extremo
    • La rusa: крайний, чрезвычайный, экстремальный
    • La slovaka: extrémny, krajný
    • La sveda: extrem