Vorto: ekstera
-
Estanta ekster objekto, en la parto de la spaco, kiu komenciĝas tie, kie finiĝas la objekto.
la ekstera mondo
la ekstera korto de la reĝa domo
ekstera pieco
la aferoj eksteraj de Izrael
la filoj estos elĵetitaj en la eksteran mallumon
-
Estanta en la parto de objekto, kiu direktiĝas al la supre dirita parto de la spaco.
li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo
li konstruis eksteran muregon por la urbo
ĝis la ekstera rando de la interna korto
kvankam nia ekstera homo kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago
tio koncernas nur la eksteran aspekton
En aliaj lingvoj
- La belorusa: зьнешні, знадворны, вонкавы
- La ĉeĥa: externí, venkovní, vnější, zevní
- La franca: apparent (extérieur), extérieur (adj.), externe (adj.), superficiel
- La germana: äußerer
- La hispana: externo
- La hungara: külső, kinti
- La kataluna: extern, exterior
- La pola: wierzchni, zewnętrzny
- La rusa: внешний, наружный
- La slovaka: vonkajší
- La sveda: yttre