Vorto: ekster
-
Prepozicio montranta.
-
Objekton, malinterne de kiu staras alia objekto.
mi staras ekster la domo kaj li estas interne
barakti kiel fiŝo ekster la akvo
ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio
la estonteco de nia afero estas absolute ekster danĝero
tio estas ekster dubo
Rimarko: Pri uzo de ekster kun akuzativo, vidu al ekster, ekster...-n.
-
Objekton, kiun oni apartigas de tiuj, pri kiuj oni asertas ion.
ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn
ni ĉiuj estas kulpaj, ekster Aleksandro
ekster li, ĉiuj mortis
ekster tiaj okazoj li vivis sola
la princo ne vidis ekster la milito alian rimedon
Rimarko: Z mem skribas pri tia uzo: «ekster» […] tute bone esprimas ankaŭ la sencon de «krom».
En aliaj lingvoj
- La belorusa: за, па-за, звонку
- La ĉeĥa: mimo, vně
- La franca: à l'extérieur de, au dehors de, hors de
- La hispana: afuera de
- La hungara: kívül
- La portugala: afora, fora de
- La slovaka: mimo
- La germana: außerhalb
- La kataluna: fora, fora de, defora
- La pola: poza
- La rusa: вне, за (+ тв. пад.)
- La sveda: utanför
- La germana: außer
- La kataluna: llevat de, a l'enfora de
- La pola: oprócz
- La rusa: вне
- La sveda: utan