Vorto: eksponi
-
(transitiva) Meĥanike elmeti plakon aŭ alian impresiĝeman substancon al la luma efiko.
Connie tuj ekploris je la supozo, ke oni malfermos ŝian fotilon kaj eksponos ŝian filmon
-
(transitiva) Prezenti klare kaj detale iun temon por taŭge komprenigi ĝin.
ununura persono kuraĝis eksponi siajn ideojn en nia forumo
liaj eksplikoj pri la bibliaj eventoj estas detale kaj abunde eksponitaj
-
(transitiva) Ekspozicii.
eksponataj artaĵoj inkluzivas konservaĵojn de muzeoj de Senegalio
tie estas vasta marmuzeo, en kiu estas eksponataj velŝipoj
-
elmeti
En aliaj lingvoj
- La belorusa: экспанаваць (падвяргаць дзеяньню сьвятла)
- La ĉeĥa: exponovat, osvítit, osvětlit
- La franca: exposer (phot.)
- La germana: aussetzen, belichten, exponieren
- La hispana: exponer
- La hungara: kiállít
- La kataluna: exposar
- La pola: eksponować, poddawać ekspozycji
- La portugala: expor
- La rusa: выставлять, экспонировать (товары)
- La slovaka: objasniť, vystaviť účinkom svetla
- La belorusa: прадстаўляць, прэзэнтаваць
- La franca: exposer (énoncer)
- La germana: darstellen
- La hungara: megvilágít (témát), kifejt
- La pola: przedstawiać
- La rusa: излагать
- La belorusa: выстаўляць, экспанаваць (тавары)
- La germana: ausstellen, auslegen
- La pola: wykładać (towar), wystawiać (na sprzedaż)