Vorto: eksplodo
-
Brua subita plivolumeniĝo de naskiĝantaj gasoj.
eksplodo de lumgaso, de mingaso
eksplodmotoro
-
Brua subita diskrevo pro interna premado de gasoj.
eksplodo de kaldronego, de vulkano
la plejparte detruita domo rezultiĝis de interna eksplodo
pereis 80 karboministoj, kiam okazis eksplodo je profundeco de 664 m en ŝakto
-
(figure) Subita brua eksteriĝo de forta sento aŭ pasio.
eksplodo de kolero
forta eksplodo de sentoj
eksplodo de la fiero
apenaŭ sukcesis haltigi ridan eksplodon
voĉo plena de flamecaj eksplodoj
la kamparano trankviligis la eksplodojn de sia edzino
-
(figure) Subita brua komenciĝo.
la popola eksplodo estis provokita
post la eksplodo de la eventoj
En aliaj lingvoj
- La belorusa: выбух
- La ĉeĥa: detonace, exploze, odpal, odstřel, výbuch
- La franca: détonation, explosion (bombe, rire,...), flambée (explosion, fig.)
- La germana: Explosion, Ausbruch
- La hispana: explosión
- La hungara: robban, felrobban, kirobban
- La itala: esplosione, scoppio, detonazione
- La kataluna: esclat, explosió
- La nederlanda: ontploffing, explosie
- La pola: eksplozja, wybuch
- La portugala: explosão
- La rusa: взрыв
- La slovaka: detonácia, explózia, výbuch
- La sveda: explosion
- La portugala: estouro
- La rusa: вспышка
- La rusa: вспышка