Vorto: eksplodi
-
(netransitiva) Forte kaj brue skui aeron, pro subita plivolumeniĝo de gaso.
dinamito facile eksplodas
la infano eltiris unu el la alumetoj, riŝ! kiel ĝi eksplodis, kiel ĝi brulis!
-
(netransitiva) Brue diskrevi, pro granda interna premo, ekz. de gaso.
bombo, mino, vapormaŝino, torpedo eksplodas
malgrandaj fruktoj, kiuj maturiĝinte eksplodis
inter la 10a kaj 11a de aŭgusto 1815 eksplodis la monto Tambora sur Sumbava (Indonezio)
-
(netransitiva) (figure) Subite kaj brue eksterigi fortan senton aŭ pasion, kiun oni ne povas plu deteni.
la virino eksplodis per rido
la princo eksplodis de rido
la longe haltigata kolero kaj ĉagreno eksplodis
entuziasmo eksplodis en la tuta Libio
inter iliaj vicoj eksplodis ridoj kaj krioj de ĝojo
vulkano eksplodis en ŝia brusto, vulkano de kolero, envio
ilia jubilo eksplodis je miloj de hurakrioj
-
(netransitiva) (figure) Subite kaj brue komenciĝi.
baldaŭ la ventego devis eksplodi, rompi la glacion, kaj ĉiuj tie devis nesaveble droni
la milito eksplodis neatendite
eksplodis ribelo inter la palacaj sklavoj, kiuj plendis, ke oni ne donas plu al ili vinon
tuj eksplodis interna kverelo inter du lojalismaj organizaĵoj
En aliaj lingvoj
- La angla: explode
- La belorusa: выбухнуць
- La ĉeĥa: explodovat, vybouchnout, vybuchnout, vybuchovat
- La franca: éclater, exploser, sauter (exploser)
- La germana: explodieren, ausbrechen
- La hispana: explotar
- La itala: esplodere, scoppiare, detonare
- La kataluna: esclatar, explotar
- La nederlanda: ontploffen, exploderen
- La pola: eksplodować, wybuchać
- La portugala: explodir, estourar
- La rusa: взорваться
- La slovaka: explodovať, vybuchnúť, vyletieť do povetria
- La sveda: explodera
- La rusa: вспылить
- La rusa: разразиться, вспыхнуть