Vorto: eks-
-
Iama, estinta kaj ne plu estanta.
a. Forlasinta profesion, okupon.
ekskapitano
eksoficisto
eksfabrikanto
eksreĝo
li estas eksgeneralo, servinte en la militistaro tridek jarojn, li eksiĝis
pereis preskaŭ mil kaptitoj, ĉiuj niaj ekssoldatoj, al kiuj oni promesis la pardonon
eksbatalanto partizana
b. Forlasinta staton.
ekskutima
malpacinte kun sia edzino, li eksedziĝis je ŝi
eksblanka torstrikaĵo
c. Kastrita besto.
eksbovo
eksvirkato
eksĉevalino
En aliaj lingvoj
- Ido: ex-
- La belorusa: экс, былы, колішні, у адстаўцы
- La franca: ex-
- La germana: Ex-, a.D.
- La hispana: ex-
- La hungara: volt, ex-
- La nederlanda: ex-
- La pola: były
- La portugala: ex- (prefixo que indica ex, antigo, que foi)
- La rumana: fost
- La rusa: экс-, бывший, в отставке
- a. Volapuko: ho- (kastrita virbesto), jo- (kastrita bestino)