Vorto: ekrano

  1. Laŭeble ebena surfaco uzata por vidigi bildojn per speciala teĥniko.

    • kina ekrano

    • televida, komputila ekrano

    • Rimarko: La sencoj kaj estas preskaŭ kontraŭaj (la unua servas por vidigi, la dua por kaŝi). En la moderna Esperanto estas tendenco uzi la vorton ekrano por la senco vidiga (ekrano,), kaj la sencojn kaŝajn kaj protektajn esprimi per «ŝirmilo».

    • Rimarko: La Akademia difino ial provas savi la etimologian konfuzon: laŭ ĝi ekrano estas ĉia baro survoje de radiado, sendepende de tio, ĉu ĝia celo estas haltigi kaj kaŝi aŭ vidigi. Tia difino klarigas etimologian konfuzon kaj estas interesa por la lingvoj kiuj havas nur unu vorton por la du nocioj; sed ĝi estas nebezonata kaj malutila en Esperanto, kiu havas du apartajn (kvankam etimologie ja parencajn) radikojn por tiuj du apartaj nocioj... Kaj la difino per radiado malsukcesas por memlumantaj aŭ likvakristalaj ekranoj, la stacidomaj ekranoj funkciantaj per koloraj platetoj kaj tiel plu.

  2. Ŝirmilo ‐ objekto, kiu haltigas varmon, lumon, radiojn.

    • ekrano kontraŭ elektromagnetaj ondoj

    • a. Diversforma mebleto, kiun oni uzas por sin ŝirmi kontraŭ ardo de fajro.

En aliaj lingvoj

    • La angla: screen
    • La belorusa: экран
    • La bretona: skramm
    • La ĉeĥa: obrazovka, paraván, plenta, promítací plocha, stínítko, zástěna
    • La franca: écran (tous sens)
    • La germana: Bildschirm
    • La hebrea: אקרן, מרקע
    • La hispana: pantalla
    • La hungara: képernyő
    • La nederlanda: scherm, beeldscherm
    • La okcidentfrisa: skerm
    • La pola: ekran
    • La portugala: tela
    • La rusa: экран
    • La slovaka: obrazovka, plenta
    • La sveda: bildskärm
    • La belorusa: экран, шырма, заслон
    • La germana: Schirm
    • La hebrea: מסך
    • La hungara: védőernyő, kályhaellenző, paraván
    • La nederlanda: scherm
    • La pola: ekran ochronny, osłona
    • La portugala: anteparo, guarda-fogo, pára-luz
    • La rusa: экран, заслонка
    • La sveda: skärm