Vorto: ekologio

  1. Scienco pri la reciprokaj influoj inter vivantaj organismoj kaj ties natura medio.

    • materialoj liveritaj de la Naturparka Administracio de Qomolangma montras, ke tiu loko estas tre valora por studi ekologion, biologion geologion

    • Rimarko: La Naŭa Oficiala Aldono asertas, ke ankaŭ tiuj reciprokaj influoj inter vivantaj organismoj povas ricevi la nomon «ekologio». Kiel ekzemplon de tiu senco eblas citi: Interna Mongolio ankaŭ translokigis paŝtistojn kaj kamparanojn, kiuj loĝis en lokoj kun malbona medio, por revigligi stepan ekologion. Sed tiaj ekzemploj, en kiuj ofte aperas restrikta kadro, prefere estu rigardataj, kiel metafora uzo de la nomo de la scienco por signi apartan sciencan rigardon al la menciita kadro. Oni do interpretu la supran ekzemplon, kiel: [...] por revigligi la stepon laŭ ekologia vidpunkto. Simile estas interpretendaj ekzemploj kun aliaj sciencoj, kiel: «la geografio de malsato». Tian esprimon eblas uzi dirante, ke la koncerna «geografio» koincidas kun aparta kriterio (t.e. malsato aperas en loko, kie la kriterio estas plenumata), ke oni povas ĝin modifi (t.e. modifi la gradon de malsato en difinita parto de la mondo), kompari kun la geografio de neklereco kaj tiel plu.

  2. Klopodo eviti, ke la homa aktivado estu tro danĝera por la naturaj medioj.

    • urbo, longtempe kritikata profite al la kamparo, aperas nun kiel ejo de ebla ĉiutaga ekologio

En aliaj lingvoj

    • La angla: ecology
    • La belorusa: экалёгія
    • La franca: écologie (science)
    • La germana: Ökologie
    • La hispana: ecología
    • La hungara: ökológia, környezettan
    • La nederlanda: ecologie
    • La pola: ekologia
    • La portugala: ecologia
    • La rusa: экология
    • La belorusa: абарона навакольнага асяродзьдзя
    • La franca: écologie (respect de l'environnement)
    • La pola: ekologia, ochrona środowiska
    • La belorusa: экалягічны рух
    • La franca: écologie (politique), mouvement écologiste
    • La germana: ökologische Bewegung, Ökologiebewegung
    • La hungara: ökológiai mozgalom, zöldmozgalom
    • La nederlanda: ecologische beweging, groene beweging
    • La pola: ruch ekologiczny
    • La portugala: ecologismo, ecologia
    • La rusa: экологическое движение, зелёное движение, движение защитников природы