Vorto: ekde

    • a. De la komenco de, komencante de.

      • ekde 2002 firmaoj povos prepari patentajn dokumentojn nur en la angla, franca aŭ germana

    • b. De.

      • ekde la nokta disiĝo disde viaj amikoj ĝis la matena revidiĝo kun ili

  1. Komencante de iu loko.

    • Ivano klare imagis librojn, librojn ekde la farbita planko ĝis la fumnigra plafono

  2. Komencante de iu grado, stato aŭ alia abstrakta punkto.

    • ĉiuj gradoj de armeo, ekde vicleŭtenanto ĝis generalo

    • , ekde nazgutoj kontraŭ malvarmumo kaj bronkito, ĝis stimulrimedo

    • fakte estas laŭgrada ŝanĝo de esprimrimedoj ekde hazardaj ĝis super- kaj subsistemaj, ĝis unuiĝo de kelkaj funkcioj en unu rimedo

  3. eke de

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: hned po, hned po ,, z, od
    • La franca: à partir de, depuis, dès, aussitôt (prép.), sitôt (prép.), à partir du moment, depuis le début de
    • La germana: von... ab, seit
    • La hispana: a partir de ahora, en seguida
    • La hungara: -tól kezdve, -től kezdve
    • La kataluna: a partir de
    • La okcitana: a partir de
    • La pola: od
    • La rusa: от, начиная с
    • La slovaka: od začiatku
    • La pola: od, z
    • La rusa: от, начиная с