Vorto: ek-
-
Aspekta prefikso signifanta ke procezo aŭ stato komenciĝas subite kaj precize je koncerna momento.
-
kun eventuala plia daŭro (komenca aspekto).
kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis
subite ni ekvidis la maron
eksonis la sonoriloj
se homo ekaŭdas ion konatan
ekbruligi fajron sur la kameno
ekde tiam venis unu katastrofa novaĵo post la alia
ekde infaneco mi bone parolas la anglan
ekkiam regas am' sur ter'
li kapablis memori informojn ekkiam li aĝis 16 monatojn
Rimarko: En tiu senco la prefikso ek (komenco de ago) ludas, ĉe la netransitivaj verboj, la saman rolon kiel la sufikso iĝ (veno en staton): eksidi ‐ sidiĝi, ekstari ‐ stariĝi, ekkuŝi ‐ kuŝiĝi; ekesti ‐ estiĝi.
-
sen plua daŭro (momenta aspekto).
«ho, ĉielo!» ekkriis la patrino
mi eksaltis de surprizo
du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo
Rimarko: En tiu senco la prefikso ek, same kiel ĝia kontraŭo ad, estas uzata kiel konjugacia afikso, por precizigi la sencon de la perfekto: ĝi prezentas la agon kiel simplan kaj nedaŭran temperon, kaj tradukas la francan «simplan pasinton» kaj la grekan «aoriston»: tio ĉi ekenuigis la virinon; ŝi ekbrulis per envio; la vento ekŝancelis la akvon.
En aliaj lingvoj
- La germana: los-, er-, an-
- Tokipono: kama
- La hispana: ponerse a..., comenzar a...
- La portugala: pôr-se a..., começar a...
- La rusa: за-
- La hispana: acción con efecto inmediato y momentáneo
- La rusa: -ну-