Vorto: egala
-
Havanta saman grandon, samajn dimensiojn, saman kvanton, saman valoron, kiel tio, kun kio oni ĝin komparas: jednakowy, równy, taki sam
du kvantoj, egalaj je tria, egalas unu la alian
nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al saĝo
ne respondu al malsaĝulo, por ke vi mem ne fariĝu egala al li
neegalaj peziloj
a. Restanta sama, kia ĝi mem estis antaŭe, ne varianta kiaj ajn estas la cirkonstancoj.
egala animo
egala humoro, paŝo, pulso, voĉo
b. Prezentanta samajn kvalitojn, do nenian motivon por esti preferata, t.e. indiferenta.
egale ĉu vi estas riĉa aŭ senhava
egale kiam li venos, kien li iros
tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne
-
Simila, sama: semblant
nomo egala sed esenco mala
la senco de tiu prepozicio estas ĉiam egala
ĉiu litero estas elparolata ĉiam egale
-
a. (parolante pri du aroj) Tiaj, ke ĉiu elemento de unu estas elemento de alia.
la aro de reelaj radikoj de polinomo X2-1 estas egala al {-1,1}
b. (parolante pri du geometriaj figuroj) Tiaj, ke «movante» unu el la figuroj, eblas igi ĝin koincidi kun la alia; pli rigore: la figuroj estas pozitive izometriaj.
du egalaj strekoj estas samlongaj
se du trianguloj havas tri duope egalajn laterojn, ankaŭ ili estas egalaj
reguloj pri egaleco de trianguloj
En aliaj lingvoj
- La angla: equal
- La belorusa: роўны, аднолькавы, такі ж самы, аднастайны
- La ĉeĥa: rovnající se (geometrický útvar), stejný, totožný
- La franca: égal, pareil
- La germana: gleich, egal
- La hispana: igual
- La hungara: egyenlő, változatlan, közömbös
- La kataluna: igual, idèntic, parell
- La nederlanda: gelijk
- La rumana: egal
- La rusa: равный, одинаковый
- La slovaka: rovnajúci sa, totožný
- Volapuko: leigik
- a. La pola: taki sam, równy
- La portugala: igual, parelho
- La rusa: однообразный, ровный
- b. La pola: jednaki, jednakowy
- La franca: égal
- a. La pola: równy
- b. La pola: (figura) przystająca