Vorto: eduki

  1. (transitiva) Direkti la elvolviĝon de fizikaj, moralaj kaj intelektaj kapabloj de infano aŭ junulo.

    • oni edukis lin kiel idealiston

    • el ĉiuj filoj, kiujn ŝi edukis, neniu tenis ŝin je la mano

    • sovaĝa kaj malbone edukita filino

  2. (transitiva) Instrui iun kadre de ĉiuspecaj lernejoj kc pri aferoj bezonataj por sukcese vivi en la socio, t.e. pri profesiaj kapabloj, scienco, socia konduto kaj tiel plu.

    • li ordonis eduki ilin dum tri jaroj, post kies finiĝo ili estis komencontaj la servadon antaŭ la reĝo

    • ili eduku la junulinojn ami siajn edzojn, ami siajn infanojn

    • ŝi estis edukata en unu sankta monaĥejo, kie ŝi lernadis ĉiujn reĝajn virtojn

    • edukito de la plej altaj pastraj lernejoj

    • ŝia parolado montris bone edukitan knabinon, al kiu ne mankas spiritĉeesto

  3. (transitiva) Dresi beston.

    • eduki tigron, hundon, papagon

    • timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan

  4. (transitiva) Flegi vegetaĵon.

    • vi domaĝas la hederon, pri kiu vi ne laboris kaj kiun vi ne edukis

    • vegetaĵoj, kies trunketoj, edukitaj en oranĝerioj, ne havas la forton, por kontraŭstari al ventoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: educate
    • La belorusa: выхоўваць, адукоўваць
    • La ĉeĥa: chovat, pěstovat, vychovávat, vychovat, vzdělávat, šlechtit
    • La franca: dresser (un animal), éduquer (un enfant), élever (un enfant), faire pousser (une plante)
    • La germana: erziehen, aufziehen
    • La hispana: educar
    • La hungara: nevel (növényt is), képez, idomít
    • La nederlanda: opvoeden
    • La pola: edukować, kształcić, uczyć
    • La portugala: educar
    • La rusa: воспитать, воспитывать
    • La slovaka: vychovávať, vzdelávať
    • La belorusa: выхоўваць
    • La nederlanda: opvoeden
    • La pola: wychowywać, uczyć dobrych manier
    • La portugala: educar
    • La rusa: воспитать, воспитывать
    • La belorusa: прыручаць, дрэсіраваць
    • La germana: dresieren
    • La nederlanda: africhten
    • La portugala: domar
    • La rusa: приручать
    • La belorusa: гадаваць, вырошчваць
    • La germana: ziehen (Pflanze)
    • La nederlanda: kweken
    • La portugala: aclimar
    • La rusa: растить, выращивать, вырастить