Vorto: edro

  1. Ĉiu ebena surfaco, kiu limas iajn solidojn.

    • kubo havas ses edrojn

    • Rimarko: La nocio estas malfacila por difini rigore. Ja edro de duedro estas duonebeno, edro de triedro estas angulo kaj edro de pluredro estas plurlatero, kiun oni prefere nomas faco.

En aliaj lingvoj

    • La angla: face
    • La belorusa: грань
    • La ĉeĥa: stěna tělesa
    • La franca: face (d'un dièdre, trièdre, polyèdre)
    • La germana: Fläche
    • La hungara: lap (mértani testé)
    • La itala: faccia
    • La kataluna: cara, costat, base
    • La nederlanda: vlak (z.nw.)
    • La persa: وجه (چندوجهی)
    • La pola: ściana
    • La portugala: face
    • La rusa: грань
    • La slovaka: stena telesa