Vorto: edikto

  1. Leĝforta ordono de regnestro.

    • Pollando estas 97%-e romkatolika ŝtato sed ironie ― en lia propra lando ― la plimulto defias papajn ediktojn pri ekzemple abortigo kaj seksrilatoj antaŭ-geedzaj

    • kun la edikto de Nanto de Henriko la 4a en 1598 finiĝis la jarcentaj subpremado kaj persekutado de hugenotoj fare de la katolika eklezio kaj franca ŝtato

    • imperiestro Teodozio per la edikto de Tesaloniko (380 p. Kr.) proklamis religio de la ŝtato la kristanismon kaj metis eksterleĝen la paganajn kultojn

En aliaj lingvoj

    • La angla: edict, order, decree
    • La belorusa: эдыкт, указ
    • La bulgara: указ, декрет
    • La ĉeĥa: edikt, nařízení, výnos
    • La franca: édit
    • La germana: Erlass, Edikt
    • La hungara: ediktum, uralkodói rendelet
    • La nederlanda: edict
    • La persa: حُکم, فرمان
    • La pola: edykt, postanowienie, zarządzenie, roporządzenie
    • La portugala: edito
    • La rusa: указ, постановление, эдикт
    • La slovaka: nariadenie, výnos
    • La sveda: påbud