Vorto: eĥo

  1. Ripetiĝo pli malpli klara de sono haltigita de supraĵo, kiu ĝin resendas al la orelo.

  2. (figure) Ripetiĝo de diro, opinio, famo.

    • li estas nur eĥo de sia majstro

    • min atingis nur kelkaj eĥoj de la ĵusaj diskutoj

    • eĥe resoni

    • plej multaj el tiuj novekreitaj vortoj forflugis seneĥe en la neniaĵon

  3. Aperigo sur la ekrano de terminalo de la signobildoj, respondaj al la klavoj premataj de la uzulo. Tio estas la normala reĝimo, kvankam fojfoje, ekz-e kiam la enigaĵo estas pasvorto, ĝi kutime ne eĥiĝas, por ke ĝi restu sekreta.

En aliaj lingvoj

    • La angla: echo
    • La belorusa: рэха
    • La bulgara: ехо
    • La ĉina: 回音 [huíjīn]
    • La franca: écho
    • La germana: Echo
    • La hispana: eco
    • La hungara: visszhang
    • La indonezia: gema
    • La itala: eco
    • La kataluna: eco
    • La nederlanda: echo
    • La persa: پژواک
    • La portugala: eco
    • La rusa: эхо
    • La sveda: eko
    • La itala: eco
    • La persa: بازتاب
    • La pola: echo
    • La itala: echo