Vorto: eĉ

  1. Surprize ankaŭ; ne nur sed plie; sed krom tio.

    • kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas

    • eĉ kiu plej bone pafas tamen iam maltrafas

    • eĉ sur la suno troviĝas makuloj

    • eĉ signo ne restis, kie urbo estis

    • kaj mi eĉ diros ke...

    • mi ne diros eĉ unu vorton

En aliaj lingvoj

    • La angla: even
    • La belorusa: нават, нат
    • La ĉeĥa: ba i, dokonce
    • La finna: jopa, vieläpä, -kin, (en nea frazo) edes, -kaan, -kään
    • La franca: même (adv.)
    • La galega: aínda ("eĉ"), incluso ("eĉ"), inclusive ("eĉ"), mesmo ("eĉ"), nin sequera ("eĉ ne"), nin tan sequera ("eĉ ne")
    • La germana: sogar, selbst
    • La hebrea: אפילו, אף
    • La hispana: incluso ("eĉ"), aun ("eĉ"), ni siquiera ("eĉ ne")
    • La hungara: sőt, még... is
    • La itala: persino ("eĉ"), perfino ("eĉ"), neanche ("eĉ ne"), nemmeno ("eĉ ne"), neppure ("eĉ ne")
    • La nederlanda: zelfs
    • La pola: wręcz, nawet
    • La rumana: chiar
    • La rusa: даже
    • La turka: bile
    • Tokipono: kin