Vorto: duonsfero
-
Ĉiu el la du partoj de sfero, apartigitaj per ebeno trapasanta ĝian centron; hemisfero.
-
Ĉiu el la du partoj de la tersurfaco, dividitaj per la ekvatoro aŭ meridiano.
la tera ekvatoro dividas la teron en du duonsferojn: la nordan kaj la sudan
la Ekvatoro de Tero estas imaga ronda linio, egaldistanca al la norda kaj suda polusoj, kiu dividas la tersurfacon en nordan kaj sudan duonsferojn
estas la plej grava ekonomia centro kaj plej granda urbo kaj de Brazilo kaj de la suda duonsfero entute
bondezirojn por la nova jaro ankaŭ el la okcidenta duonsfero!
-
Ĉiu el la du partoj de la ĉielosfero, apartigitaj per la ekvatora ebeno.
kelkaj steloj komencis lumi, kaj se la inĝeniero estus kun siaj kamaradoj, li certe rimarkus, ke tiuj ĉi steloj ne apartenis al la norda duonsfero
-
la du cerbaj duonsferoj
En aliaj lingvoj
- La angla: hemisphere, half sphere
- La belorusa: паўсфэра, паўшар'е, паўкуля
- La ĉeĥa: hemisféra, polosféra
- La franca: hémisphère
- La germana: Halbkugel
- La greka: ημισφαίριο
- La hispana: semiesfera
- La kataluna: semiesfera, hemisferi
- La pola: półsfera
- La portugala: semi-esfera
- La rusa: полусфера
- La slovaka: pologuľa
- La rusa: полушарие
- La rusa: полушарие
- La rusa: полушарие