Vorto: dume

  1. Dum tiu tempo, intertempe, interdume.

    • ili sin pretigis, ni dume babilis

    • apenaŭ li eldiris la deziron, ekefikis la galoŝoj, kiujn li dume estis metinta sur sin

    • ŝi devis pro alia laboro eliri el la kuirejo, dume la infanoj enkuris

    • vi rakontas tiel terure malrapide la ovoj povas dume malvarmiĝi!

  2. Provizore, ĝise.

    • lasante dume flanke la demandon pri tio

    • akcepti dume la lingvon Esperanto en ĝia nuna formo

  3. Kontraste kun tio; kontraŭe, malgraŭe, tamen.

    • principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio ili ŝajnis al mi tute bonaj

    • dume lingvo arta, anstataŭ tiu ĥaoso, donas al vi sole nur ses vortetojn

    • Rimarko: Estas malĝusta kaj nepre evitinda la uzado de la adverbo dume en la senco de la konjunkcio dum.

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: тым часам
    • La ĉeĥa: zatím, mezitím
    • La franca: cependant (pendant ce temps), entre temps, pendant ce temps
    • La germana: währenddessen, unterdessen, derweilen, derweil
    • La hispana: mientras
    • La hungara: eközben, ezalatt, aközben, azalatt
    • La portugala: simultaneamente (adv.)
    • La rusa: тем временем
    • La belorusa: часова, пакуль
    • La franca: pour l'instant
    • La germana: zunächst, erstmal
    • La hungara: egyelőre
    • La pola: na razie, tymczasem
    • La portugala: provisoriamente (adv.)
    • La rusa: пока
    • La belorusa: тады як
    • La franca: cependant (toutefois), en revanche, pourtant, toutefois
    • La germana: während hingegen
    • La hungara: ellenben
    • La rusa: тогда как