Vorto: dum
-
Prepozicio signifanta.
a. En la tempo, en kies daŭro io okazas.
fleksu arbon dum ĝia juneco
dum la manĝado venas apetito
dum la parolado li dormis
dum la malvarmeto de la tago
estis pluvo sur la tero dum kvardek tagoj
b. En la tempo, kiam.
forĝu feron, dum ĝi estas varmega
dum vi estos feliĉaj, vi havos multajn amikojn
dum vi paroladis, li dormis
la dudek jaroj, dum kiuj mi servis vin
la femuro elartikiĝis, dum li luktis
ne malpacu dum la vojo
c. Kontraste kun tio, ke.
vi estas juna, dum mi estas maljuna
dum Esperanto daŭre vivas , Volapük jam longe estas mortinta
dum la naciaj lingvoj estas rigidaj, Esperanto kontraŭe estas senfine fleksebla
En aliaj lingvoj
- a. La belorusa: пакуль, у той час як
- La germana: während
- La hispana: mientras
- La pola: gdy, podczas gdy
- La portugala: enquanto (ao passo que), ao passo que
- La rumana: în timp ce
- La rusa: в то время как
- La sveda: medan
- b. La belorusa: пакуль, у той час як
- La germana: während
- La hispana: mientras
- La pola: gdy, podczas gdy
- La portugala: enquanto (ao passo que), ao passo que
- La rumana: în timp ce
- La rusa: в то время как
- La sveda: medan