Vorto: duko

  1. En okcidenta Eŭropo, nobelo kies rango estas inter tiuj de markizo kaj princo.

    • bronza ĉevalo, kiu portis sur si la statuon de la duko

    • Boleslao la 1-a, nomata «la Brava» estis en la jaroj 992-1000 duko de Pollando, en 1003-1004 duko de Ĉeĥio, kaj en 1000-1025 la unua reĝo de Pollando

    • filipo de Orléans, duko de Chartres, duko de Orléans (1701), duko de Valois, duko de Nemours kaj duko de Montpensier

    • Rimarko: Tiu titolo estas regione specifa, ekzemple en la islamaj landoj samfunkcia titolo nomiĝas emiro; male, la proksima titolo «princo» estas pli universala, kaj sencas ankaŭ en aliaj kulturaj rondoj (en malnova Ruslando, en Biblio kaj tiel plu).

En aliaj lingvoj

    • La angla: duke
    • La belorusa: герцаг
    • La bulgara: херцог
    • La ĉeĥa: duc (dyk), vévoda
    • La franca: duc
    • La germana: Herzog, Landgraf
    • La hispana: duque
    • La hungara: herceg
    • La kataluna: duc
    • La nederlanda: hertog
    • La pola: diuk, książę
    • La portugala: duque
    • La rusa: герцог
    • La slovaka: vojvoda