Vorto: drogo
-
Kuraca, venena, narkota substanco uzata en farmacio aŭ magio.
observu tiun junulon, kiu eble metis drogon en ŝian kafon
-
Drogaĉo.
drogkonsumantoj
drogkomercistoj
ni aŭdis pri neniu kriŝnano, kiu uzas aŭ vendas drogojn, fumas, drinkas alkoholon
falis ŝteloj sed kreskis krimoj rilataj al drogoj
per anonimaj ŝparlibretoj drogŝakristoj kaj aliaj krimuloj legalizas sian fimonon
profesiuloj ne lasus sin kapti per drogkontrolo
kanabo – populara droga vegetaĵo
ni spertis dum la Olimpikoj en Ateno: neniam antaŭe tiom da atletoj estis tro drogitaj
milito inter drogkarteloj
En aliaj lingvoj
- La angla: drug
- La ĉeĥa: droga
- La franca: drogue
- La germana: Arznei, Medikament, Droge [fak], Heildroge
- La hispana: droga, medicamento
- La hungara: drog, gyógyszer, gyógyanyag, szer (gyógyító)
- La pola: medykament, środek (np. na coś)
- La portugala: droga, medicamento, medicina
- La rusa: снадобье, препарат
- La slovaka: droga
- La germana: Droge, Rauschgift, Dopingmittel
- La hispana: droga, narcótico, estupefaciente
- La hungara: drog (kábítószer), szer (kábítószer), kábítószer
- La pola: drag (młodzież.), narkotyk, środek odurzający, doping (środek wspomagający)