Vorto: drogaĉo

  1. Narkotaĵo uzata kiel stimulilo aŭ por plezuro, ofte kun misaj sekvoj al la sano.

    • la kulpigo tekstas: legaligo de drogaĉ-mono kaj organizado de infan- kaj virin-komercado

    • malnova balkana drogaĉo-vojo, kiu kunligis Turkion, Bulgarion, Jugoslavion kaj Okcidenton

    • la drogaĉo troviĝis en kvar statuetoj importitaj el Venezuelo

    • Rimarko: La vorto estas misfarita: -aĉ ŝajnas aludi miskvaliton de la drogo, dum fakte temas pri fieco de ĝia konsumo. Krome, formale imageblas uzo de «fi-drogo» por malpermesita uzo de stimuliloj fare de malhonestaj sportistoj, sed tia vortuzo ŝajne ne ekzistas.

En aliaj lingvoj

    • La angla: abused substance, dangerous drug
    • La germana: Droge, Rauschgift
    • La hispana: droga, estupefaciente
    • La hungara: drog (kábítószer), szer (kábítószer), kábítószer
    • La pola: drag (młodzież.), narkotyk, środek odurzający, doping (środek wspomagający)
    • La portugala: droga, entorpecente, tóxico
    • La rusa: дурман, наркотик