Vorto: drivi
-
(netransitiva) Flosi laŭ la puŝo de akvofluo aŭ vento (senstire, en alia direkto ol intencite, sen klara direkto).
la ŝipo drivis pro motordifekto
baleno drivanta malviva sur la akvo
kiam ili longe rigardas ĝin, kun drivantaj someraj nuboj super ĝi ŝajnas al ili, ke la granda konstruaĵo kvazaŭ leviĝas kaj ŝvebas
-
(netransitiva) Deflankiĝi de la intencita direkto pro puŝo de vento aŭ akvofluo.
la kuglo drivis pro la forta vento, kaj tial ĝi ne trafis la celon
En aliaj lingvoj
- La angla: drift
- La franca: dériver (aller à la dérive), aller à la dérive, être à la dérive
- La germana: treiben, abtreiben
- La hispana: ir a la deriva
- La hungara: sodródik
- La itala: scadere (mar.), scarrocciare, andare alla deriva
- La pola: dryfować
- La portugala: derivar (náut.), ficar à deriva
- La rusa: дрейфовать, плыть по течению, плыть по ветру
- La itala: deviare (intr.)