Vorto: drinki
-
(transitiva) Trinki ebriigaĵon por plezuro aŭ memforgeso aŭ ceremonie kaj tiel plu.
drinki vinon
drinki kiel funelo
li malsanas, ĉar li drinkadis la tutan semajnon
postdrinka kapdoloro
la festenestro alvokis la fianĉon kaj diris al li: ĉiu homo prezentas unue la bonan vinon kaj kiam oni jam drinkis tiam la malpli bonan
ne pekas drinkulo, pekas ebriulo
kia ofero, devi drinki bieron por la sano!!!
en tiuj pasintaj multaj jaroj ni aŭdis pri neniu kriŝnano, kiu uzas aŭ vendas drogojn, fumas, drinkas alkoholon
mi iras al taverno kaj drinkas tekilon, aŭ ĝinon sen toniko
Rimarko: Do, se gasto diris «mi trinkas nur akvon», tio normale implicas ke li ne trinkas alkoholon, teon, kafon kaj tiel plu, sed se li diris «mi drinkas nur vinon» oni ja povas krome proponi al li teon aŭ kafon ‐ sed ne brandon aŭ bieron.
Rimarko: PIV2 precizigas, ke drinki estas «trinki alkoholaĵon en nemodera kvanto». Tio ŝajnas troa: supozeble ĉe la edziĝfesto en la Kana Galilea ne temis pri maldecaĵoj, kaj la vorto «drinkejo» ne neprigas tion.
En aliaj lingvoj
- La angla: drink (alcohol)
- La belorusa: піць (алькагольныя напіткі), п'янстваваць
- La bulgara: пиянствам
- La ĉeĥa: nemírně pít
- La franca: boire (une boisson alcoolisée)
- La germana: saufen, zechen, bechern
- La hebrea: להשתכר
- La hispana: trincar, beber ([mucho] alcohol)
- La hungara: iszik (alkoholt)
- La indonezia: mabuk, minum (minuman keras)
- La kataluna: beure (una beguda alcohòlica)
- La nederlanda: alcohol drinken
- La pola: pić (alkohol), chlać (pot.)
- La portugala: beber (bebidas alcoólicas), tomar um drinque
- La rusa: пить (спиртное), пьянствовать
- La slovaka: chľastať, piť
- La turka: içmek, içki içmek