Vorto: drilo
-
Boraparato konsistanta el stango, en kiu estas fiksita borilo kaj kiu povas rapide turniĝi, ekz-e per arĉo, kies ŝnuro ĉirkaŭas pulieton, aŭ per ŝraŭbe borita stangeto, kiun oni glitigas laŭlonge de la stango havanta tiam helican ŝraŭbaĵon.
spertaj kontraŭterorismaj specialaj policanoj rapide faris trueton kun diametro de malpli ol unu centimetro sur planko de nacelo per sensona elektra drilo
speciala tipo de drilo estas perforilo
En aliaj lingvoj
- La angla: drill, auger
- La bulgara: бормашина, дрелка
- La ĉeĥa: ruční vrtačka, svidřík
- La franca: drille (perceuse)
- La germana: Drillbohrer, Bohrmaschine
- La pola: wiertarka, świder
- La portugala: broca, arco de pua
- La rusa: дрель, коловорот
- La slovaka: ručná vŕtačka