Vorto: drato
-
Maldika, fleksebla kaj longa cilindro el metalo aŭ alia materialo, ordinare kun ronda sekco.
la drato, per kiu estis kondukataj, estis tro longa
drata barilo ĉirkaŭ la placo
dratsekurigita grimpovojo
la radio havis mallongajn ondojn, kaj pere de ekstera longa drato kupra mi povis kapti la nederlandlingvajn programojn de Sovetio, Sud-Afriko, Nederlando
-
Kablo.
la elektromagneta drato sub la oceano jam telegrafis, kiel granda estas la aera karavano
vi simple per-orele sensas la rideton ĉe la alia fino de la drato
pli granda risko por ili estas alttensiaj dratoj
En aliaj lingvoj
- La angla: wire
- La belorusa: дрот
- La ĉeĥa: drát, drátek
- La franca: fil (métallique)
- La germana: Draht
- La hispana: alambre
- La hungara: huzal, drót
- La kataluna: filferro
- La nederlanda: draad
- La pola: drut
- La portugala: arame
- La rusa: проволока, провод
- La slovaka: drôt
- La hispana: cable
- La pola: przewód, żyła kablowa