Vorto: drako
-
Mita bestego kun serpenta korpo, ungegoj kaj flugiloj; danĝera kaj fajroŝpruca en Eŭropo, reganto de akvoj kaj reĝa simbolo en Orientazio.
galo de drakoj estas ilia vino, kaj pereiga veneno de aspidoj
jen granda ruĝa drako, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademojn
fajrokraĉanta drako
post la urbo estas granda monto, sur kiu drako loĝas: ĉiujare oni devas oferi al ĝi virgulinon, alie ĝi dezertigus la tutan landon
okaze de festoj ĉinoj ŝatas prezenti drako-dancon
la virinoj kune remas, uzante specimenon de praĉina tiel nomata drakboato, kun 20 sidlokoj
trans la vilaĝo sur la monteto al Slatina kuŝas terurega besto, certe drako
la «drakoj» de Komodo: gigantaj bestoj sur izola insulo
-
Kajto.
de la plafono pendas paperaj drakoj
En aliaj lingvoj
- La angla: dragon
- La ĉeĥa: drak, saň
- La ĉina: 龙 [lóng]
- La franca: dragon (myth.)
- La germana: Drache
- La hispana: dragón
- La indonezia: naga
- La itala: drago, dragone (mit. e arald.)
- La kataluna: drac
- La nederlanda: draak
- La pola: smok
- La portugala: dragão
- La rusa: дракон
- La slovaka: drak, šarkan
- La franca: cerf-volant
- La itala: aquilone
- La kataluna: estel, milotxa
- La nederlanda: vlieger
- La rusa: воздушный змей