Vorto: dosiersistemo
-
La tuto de la dosieroj, la dosierujoj kaj administraj kromdatumoj registritaj sur datumportilo (disko, subdisko kaj tiel plu).
surmeti dosiersistemon en la hejman dosierujon
demeti dosiersistemon antaŭ ol depreni ties disketon
En aliaj lingvoj
- La angla: file system
- La belorusa: файлавая сыстэма
- La ĉeĥa: správce souborů
- La hispana: sistema de archivos
- La hungara: állományrendszer
- La nederlanda: bestandssysteem
- La pola: system plików
- La rusa: файловая система
- La slovaka: správca súborov