Vorto: dorso
-
Malantaŭa parto de la homa korpo, de ŝultroj ĝis pelvo.
mortigi iun de post la dorso
viajn malamikojn mi turnos al vi dorse
li demetis de la dorso la tablon, starigis ĝin antaŭ sin kaj diris: Kovru vin!
bastonoj, kiuj falis sur mian dorson
malsati tiel, ke lia ventro enfalis ĝis la dorso
montri, turni la dorson al iu
post la dorso de iu
-
Supera parto de la korpo de bestoj, de kapo ĝis postaĵo.
grimpi sur la dorson de ĉevalo
la kato ĝibigis la dorson
la skarabo falis sur la dorson kaj baraktis per la piedetoj
la bastono, levita super la dorso de l' bruto aŭ sklavo
ŝi ĵus rajdis trans senarbarejon, kiam la terurulo [...] levis ŝin de la dorso de la virinĉevalo kaj tiris ŝin kun si
-
(figure) Malantaŭa parto de staranta objekto.
dorso de klingo, de libro, de mano, de folio
mi ekfumis, rektiĝante kaj min apogante al la seĝdorso
-
(figure) Supera kurba parto de kuŝanta objekto.
la nuda dorso de l' monto
la ŝaŭmaj dorsoj de la ondoj.
En aliaj lingvoj
- La angla: back
- La belorusa: сьпіна, плечы
- La bulgara: гръб
- La ĉeĥa: rub (mince| medaile)
- La franca: dos
- La germana: Rücken
- La hebrea: גב
- La hispana: dorso
- La hungara: hát
- La indonezia: punggung
- La itala: dorso, schiena
- La nederlanda: rug
- La pola: plecy
- La portugala: costas, dorso
- La rusa: спина
- La slovaka: chrbát
- La belorusa: сьпіна
- La itala: dorso, schienale (di bestia macellata)
- La pola: grzbiet
- La rumana: spate
- La rusa: спина
- La itala: dorso, retro, costa (il retro)
- La pola: plecy
- La rusa: тыльная сторона, оборотная сторона
- La itala: dorso, cresta (di monte od onda)
- La pola: grzbiet