Vorto: donitaĵo
-
Datumo, grando, variablo konata je la etapo de problemformulado kaj uzata por trovi serĉataĵon.
la donitaĵoj de la problemo
Rimarko: PIV donas por tiu senco ankaŭ la formon donato; eblus diri simple donaĵo.
-
Io akceptita aŭ konata kaj formanta bazon de esploro, rezonado aŭ konduto.
akceptu tion kiel donitaĵon
prognozo bazita sur donitaĵoj kolektitaj dum 10 jaroj
En aliaj lingvoj
- La angla: datum
- La franca: donnée
- La hispana: dato
- La hungara: adat, adalék
- La nederlanda: gegeven
- La pola: dana (znana wartość)
- La rusa: данное
- La angla: given, something taken for granted
- La hungara: adottság
- La pola: dana (informacja)
- La rusa: данность