Vorto: doni
-
(transitiva) Meti en posedon aŭ je dispono de iu, ĉu provizore, ĉu definitive.
doni ludilon al infano
doni al iu salajron, rekompencon
doni al iu por manĝi kaj trinki
doni doton, nomon, garantion, sian voĉon, ekzemplon, edukon, helpon, favoron, honoron, atenton, konsenton, liberecon, pruvon
doni balon, feston
la semo donos fruktojn
nur senvaloraj objektoj donis por tiu dekoracio la materialon
doni al iu la manon
kolero pravecon ne donas
la ĉielo donu, ke...
ĉia dono estas bono
-
(transitiva) (figure) Estigi, rezultigi, fari agon.
ĉu la Kongreso donis iajn rezultatojn
la longe dormintaj semoj komencis doni la unuajn trunketojn
doni signojn per la okuloj
doni baton, vangofrapon
la patrino donis al ŝi frapon sur la nazon
doni lecionon, juĝon, laŭdon, raporton, sankcion, punon, instrukcion, ordonon, komision, la tonon
doni profiton
doni bonan impreson pri
doni esperon, kontentigon, antaŭenpuŝon, karakteron de, vidon al
tiuj formoj donus grandan konfuzon
tiu odoro donas kapturniĝon
tia elparolado donas nenian malkompreniĝon
se simila lingvo eĉ povus esti finita, ĝi nenion donus
en la donita okazo
En aliaj lingvoj
- La angla: give
- La bulgara: давам, дам
- La ĉeĥa: dát, podat, podávat, poskytnout, poskytovat, udělit
- La franca: donner
- La germana: geben
- La hispana: dar
- La hungara: ad, nyújt, eredményez
- La kataluna: donar
- La kurda: dayîn, dan
- La nederlanda: geven
- La okcitana: donar, balhar
- La pola: dać, dawać, udzielać
- La rumana: a da
- La rusa: дать, давать
- La slovaka: dať, poskytnúť
- La turka: vermek
- Volapuko: givön
- La portugala: dar, entregar, aplicar, ministrar, administrar